bonvenon al aŭstino

ELNA-Kongreso 2005

Saluton! Dum la julia kongreso en Sidney, la ELNA-Estraro aprobis la proponon ke Aŭstino gastigos la kongreson en la dua semajnfino de junio 2005 (de la 10-a al la 13-a de junio)!

Specialaj gastoj inkluzivos estimatajn beletristojn Edwin de Kock kaj Peter Browne (ambaŭ el kiuj loĝas en Teksaso), do okazos bonaj prezentaĵoj pri poezio kaj literaturo! Kaj la ELNA-kongreso ne okazis en Teksaso dum la lastaj tri jardekoj, do ĉi tiu evento estos bona oportuno por viziti la belan amikeman urbon Aŭstino, kiu famas pro multa viva muziko, diversaj teatraj prezentaĵoj, belaj parkoj, muzeoj, ŝtata kapitolo, granda universitato, ktp. Post la kongreso, eblas ekskursoj al belaj apudaj ŝtataj naturparkoj, ekzemple Pedernales Falls kaj Enchanted Rock.

Ni ankaŭ volas allogi pli da komencantoj kaj junuloj, do ni planas specialajn programerojn por ili.

Ni volas prezenti multajn prelegojn, klasojn, prezentaĵojn, ktp. Se vi havas sugestojn aŭ volas helpi plani aŭ prezenti ion ajn dum la kongreso, bonvolu kontakti nin. Se vi volas pli serioze helpi la planadon, ni invitas vin aliĝi la retpoŝtliston elna-kongreso-2005.

La kongresloko estos Universitato Concordia.

Esperanto-Klubo de Aŭstino antaŭvidas fari ĝueblan sukcesan kongreson por ĉiuj vizitantoj.

Valid CSS! Valid XHTML 1.0! Kontaktu min (Russ Williams)